Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Hezito haltigis romanon de Verne pri Esperanto

Hezito haltigis romanon de Verne pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-08 12:35
La mondfama franca verkisto Jules Verne estas inter esperantistoj aparte konata pro tio, ke li estis la honora prezidanto de la Esperanto-grupo en sia hejmurbo Amiens. Aliĝante al la grupo en 1903, li promesis ankaŭ verki romanon, en kiu Esperanto havu gravan rolon. Li efektive eklaboris pri la temo de stud-komisiono, sendita en la kernon de Afriko, kie Esperanto estas parolata. La verkoj de Jules Verne jam dum jarcento aperas en enormaj eldonkvantoj en dekoj da lingvoj, kaj lia romano, en kiu Esperanto estis prezentota en pozitiva lumo, certe povintus influi la popularecon de la lingvo. La romano tamen neniam estis finverkita, kaj ĝis nun oni supozis, ke la verkadon interrompis la morto de Jules Verne en 1905. Nia aŭtoro Abel Montagut, verkinto de la katalunlingva romano "El manuscrit de Jules Verne" (2003), esploris la aferon, kaj povis konstati, ke Jules Verne konscie decidis interrompi la verkadon. La detalojn de sia esploro li promesas malkaŝi en prelego, prezentota en la Kataluna Kongreso de Esperanto en decembro.

Kurioze, Jules Verne estas malmulte tradukata en Esperanton. Krom la tuj priparolota verko, ekzistas nur du esperantigoj el la Verne-verkaro: La verda radio (trad. Jeannine Vincent, 1995), kaj Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj (trad. Jean-Luc Tortel, 2008.)

La lasta romano de Jules Verne (1828-1905), sub la titolo Voyage d'études (Esplorvojaĝo), raportas pri ekspedicio kies membroj uzas Esperanton dum sia esplorado en ekvatora Afriko, pli specife en la tiama franca Kongo.

La agado situas ĉirkaŭ la jaro 1900. Temas pri ĝenerale nekonata romano, ĉar ĝi restis nefinita (konserviĝis proksimume 50 paĝoj) kaj la originala manuskripto estis kaŝe gardita de la heredantoj dum pli ol 70 jaroj. Oni eldonis ĝin nur en 1993 ene de kolekto de diversaj nefinitaĵoj aŭ forgesitaĵoj de la aŭtoro sub la komuna titolo San Carlos et autres récits inédits (Le Cherche midi éditeur, Paris, 1993).

En aprilo 1994, en speciala literatura numero de la revuo Franca Esperantisto, aperis la esperanta traduko de Voyage d'études, fare de István Ertl. (Ertl estas ankaŭ la antaŭparolinto kaj kuntradukinto de la nederlanda versio, Studiereis, aperinta en oktobro 2008.) La tradukon Esplorvojaĝo akompanas kvar paĝoj pri Jules Verne kaj lia verko, kun informoj devenantaj de Jean Amouroux. Jen kelkaj detaloj, kompletigitaj per indikoj el artikolo de Marcel Delcourt kaj Jean Amouroux aperinta en Franca Esperantisto, n-ro 307, de novembro-decembro 1977, kaj ankaŭ per informoj el la esplorado kiun mi faris, precipe kun la sindonema helpo de Volker Dehs.

Jules Verne montris daŭran intereson pri konstruitaj lingvoj laŭ atesto de lia unua biografiisto kaj parencino Margueritte Allotte de la Fuÿe. Tiaspeca interesiĝo konstateblas ankaŭ en la lingvo parolata de la ŝipanoj de Nautilus, en la romano Dudek mil leŭgoj sub la maroj (1870). Vidu I, ĉap. 8 kaj ĉap.15. Aliflanke, mencio pri "zolapük", kun "z", aperas en la romano Sans dessus dessous (1889), ĉapitro 20.

La 11-an de januaro 1903 okazis prezenta prelego pri Esperanto en la salonego de la Société Industrielle (Industria Societo) de Amiens. Oni ne scias ĉu Jules Verne, kiu loĝis en Amiens ekde 1871, ĉeestis la prelegon kunorganizitan de lia amiko Charles Tassencourt. Tamen certas ke li ĉiuvespere regule iris al la sidejo de la Industria Societo precipe por konsulti ĵurnalojn kaj revuojn en la tiea biblioteko.

Jam en 1903, baldaŭ post la prelego, fondiĝis Esperanto-grupo en Amiens, kaj Jules Verne fariĝis ĝia honora prezidanto. Lia prezidanteco estas indikita samjare en la februara numero de la centra organo Lingvo internacia. Aliflanke, liaj nomo kaj adreso aperas en la Tutmonda jarlibro esperantista de 1904 (inter 302 listigitoj el Amiens, paĝo 68). Verŝajne Jules Verne ne eklernis Esperanton sed konis ĝiajn elementojn, eble jam antaŭ la prelego de januaro 1903, pro lia amikeco kun Charles Tassencourt.

L. L. Zamenhof montras informiĝon pri ĉi tiuj faktoj en sia letero de la 16a de februaro 1904. Lia letero rilatas al akiro de subskriboj de tutmondaj eminentuloj subtene al la "Deklaracio pri esenco de esperantismo" prezentota dum la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro (1905).

Kiam Charles Tassencourt, negocisto kaj delegito de Touring Club de France, kune kun Joseph Delfour, licea inspektisto en Amiens kaj "D-ro es-literatura", vizitis la verkiston dum la unuaj semajnoj de 1903 por proponi al li la honoran prezidantecon de la Esperanto-grupo, Jules Verne "ne nur akceptis sed promesis verki romanon kiu pritraktos la temon Esperanto". Samokaze oni transdonis al li la necesan dokumentaron, kaj plej verŝajne ankaŭ tiam Desmarest faris foton, kie videblas la verkisto apoganta sian manon sur kolekto de la du-lingva, franca-esperanta, L'Espérantiste. Ĉi tiun foton oni reproduktas ofte en liaj biografiaj verkoj, kaj ĝi aperis ankaŭ sur la kovrilo de la revuo Esperanto en novembro 1993.

En la konservitaj ĉapitroj de la romano Voyage d'études (Esplorvojaĝo), Esperanto estas prezentata tre pozitive kaj entuziasme. La internacia lingvo jam disvastiĝis amplekse tra la mondo kaj specife "jam de pluraj jaroj penetris en la vastajn regionojn de Centra Afriko, plej profite al la civilizacio kaj komerco" (ĉap. 3).

Laŭ la konservitaj ĉapitroj, la romano celas pentri la progresojn kaj la kuraĝigajn perspektivojn de la koloniado en tiu regiono de centra Afriko. Ene de tiu perspektivo, Esperanto ludas rolon de faciligo por la koloniado. La internacia lingvo estas konsiderata kiel "la plej certa, la plej rapida vehiklo de la civilizacio". Ĉi lasta, t.e., la civilizacio, inkludas, almenaŭ ideale, instruadon, kristanan religion, komunikvojojn, komercadon, ktp., kaj ankaŭ politikajn rajtojn je elektado kaj elektiĝo, ĉu por la eŭropdevenaj enloĝantoj ĉu por la indiĝenoj, kun la celo esti reprezentitaj en la metropola parlamento. La ĝistiamaj kaj la antaŭvideblaj etapoj de la koloniado estas taksataj kiel klare pozitivaj.

Esperanto ludas rolon de egaligo, de dignigo de la aŭtoktonoj kaj de la lokaj lingvoj. Tion oni deduktas el pluraj detaloj, ekzemple: pluraj ĉefoj el vilaĝoj najbaraj al la ĉefurbo Libreville ĉeestas la solenan oficialan bankedon por bonvenigi la eŭropajn ekspedicianojn en la sidejo de la guberniestro, kaj oni diras ke tiuj vilaĝestroj "sidis ĉe la tablo de la guberniestro kaj povis aliĝi al la konversacio kiam ĝi fluis en la lingvo Esperanta".

Inter la ĵusaj alvenintoj troviĝas du parlamentanoj, s-roj Papeleu kaj Denizart, komisiitaj esplori la politikan maturecon en la kolonio, kaj ĉi lastaj ne scipovas Esperanton. Dum la sama bankedo unu el la plej gravaj vilaĝestroj oficiale kaj inde alparolas la misiestron, la inĝenieron André Deltour, en la nomo de la indiĝenoj de la malalta Kongo.

La rakontanto substrekas: "Li esprimis sin nature en Esperanto, ĉar nuntempe tiu internacia lingvo estas plej disvastiĝinta en Centra Afriko, kaj, same nature, ĉiuj ĉirkaŭ la tablo de la Rezidentejo komprenis lin. Nur la du deputitoj devis peti tradukon de la paroladeto, kiun Nicolas Vanof tuj plenumis". Pri la sinteno de la deputitoj oni skribas fine de la tria ĉapitro: "Kaj, cetere, kial ne konfesi, neniun el la du aparte logis la lernado de Esperanto. Ili apartenis al tiuj bonaj francoj, eble tro patriotaj, kiuj rigardas sian lingvon supera al ĉiu alia, sufiĉa en ĉiuj cirkonstancoj".

En la kvara ĉapitro oni laŭde mencias ke la gvidisto de la ekspedicio scipovas ankaŭ Esperanton: "Kvankam li ne parolis ĉiujn inter si malsamajn idiomojn kiujn uzas la triboj, li almenaŭ konis la bazon de la konga lingvo. Konvenas aldoni — Nicolas Vanof konstatis tion ne malkontente — ke la Esperanta lingvo estis konata al li" (p. 29).

Kaj en la sama ĉapitro oni sen kritiko aŭ riproĉo mencias ke Kazembé Razzi ne komprenas la francan. Li estas la grava vilaĝestro kiu faris paroladeton en esperanto dum la bonveniga bankedo. Oni prezentis lin en la unua ĉapitro asertante ke li estas inteligenta homo, pri kiu "la franca administracio povis kalkuli por akceli la civilizadon de tiu bela lando" (ĉap. 1, p. 9).

Tamen li ne komprenas la francan, sed nur la propran lingvon kaj Esperanton, laŭ tio kion oni legas en la kvara ĉapitro: "Aldone, la opinio aŭ —oni povus diri— la pretendo de indiĝenoj aperi sur la balotlistoj de la kolonio estis konfirmita de pluraj vizitoj de la kazemba ĉefo Razzi, kun kiu ili [la deputitoj] jam parolis ĉe la unua akcepto de la guberniestro. Nature, Nicolas Vanof ĉeestis dum ĉi tiuj vizitoj, ĉar la du kolegoj parolis nek la lingvon de Kongo, nek la lingvon Esperantan, la solajn komprenatajn de la ĉefo. Vanof do interpretis inter ĉi tiu kaj la parlamentanoj" (p. 31).

Laŭ tiu ekzemplo, oni ne riproĉas al la indiĝenoj ke ili ne scipovas aŭ ne klopodas lerni la lingvon de la eŭropaj koloniantoj. Fakte ĝuste la deputitoj estas komike, kvankam milde, kritikataj ĉar ili ne scipovas la internacian lingvon. Verŝajne tiu ĉi satireca temo estus disvolvita de Jules Verne en la cetero de la romano, farante ke la deputitoj travivu danĝeran situacion (ekzemple, kidnapon dum la atako antaŭvidita por la ĉapitro 11, kun provizora titolo "Attaque Malaliaque"), kie la kono de Esperanto povintus ilin helpi por elturniĝo.

La verkisto komencis redakti la manuskripton la 9-an de julio 1903. Li povus ĝin fini en la daŭro de inter 6 kaj 12 monatoj, laŭ lia lastatempa verkoritmo kaj konsiderante la liston de la antaŭvidataj ĉapitroj, entute 17, kiun oni retrovis. Sed ĉe la komencaj alineoj de la 5a ĉapitro, li haltigis la perkrajonan skribon. Tio verŝajne okazis proksimume du monatojn post la ekredaktado, eble fine de aŭgusto de la sama jaro 1903.

Kial li haltis? Ĉu pro malsano? Ĉu pro maljuniĝo? Malgraŭ lia 75-jara malsanema aĝo (kun reŭmatismo, fuŝa dekstra-okula vidpovo, k.a.) li estis tamen sufiĉe sana por plue labori verkiste ĝis la fino de 1904, laŭ tio kion montras liaj leteroj, la lastaj intervjuoj kaj la asertoj de lia filo Michel.

Fakte ni scias ke Jules Verne plenkonscie decidis haltigi la redaktadon de la koloni-tema kaj Esperanto-tema romano. Post la morto de la aŭtoro, en letero de la 14-a aprilo 1913, la tiama eldonisto skribas al Michel Verne pri Voyage d'études: "mi opiniis, ke mi devas indiki al vi la malfacilaĵojn ("difficultés") kiuj haltigis vian patron, malfacilaĵojn kiujn li kalkulis certe solvi en posta momento finpretigante sian verkon. Tiel do, post konversacio ĉi-rilata, vi trovis solvon al la necertecoj ("incertitudes") de via patro".

La eldonisto, ekde 1886, de la eksterordinaraj vojaĝoj, Louis-Jules Hetzel, mem filo de la antaŭa eldonisto, estis amiko de Jules Verne almenaŭ ekde 1878 kaj sufiĉe ofte vizitis lin hejme en Amiens. Dum siaj lastaj rendevuoj ili prikomentis la publikigotajn manuskriptojn, tiel ke L.-J. Hetzel povis bone koni la intencojn de la verkisto. Kiu do estis la afero kiu starigis al Jules Verne malfacilaĵojn kaj necertecojn dum la redaktado de Voyage d'études? De kie venis la duboj kaj hezitoj?

Tion ĉi mi prezentos iom detale dum mia prelego en la kataluna kongreso de Esperanto, la 7-an de decembro.

Abel Montagut

arkivita en:
Dirk
Dirk diras:
2008-11-17 00:07
Eble iu kreu premion por la plej malstulta kongresa reklamo. La supra reklamo por la Kataluna Kongreso de Esperanto certe meritas almenaŭ honoran mencion.
slavik
slavik diras:
2008-11-17 22:52
Mi konsentas! Estas tre intriga teksto, kaj restas esperi, ke la „malcertecoj de Vernes“ estos diskonigitaj post la kongreso al la malfeliĉaj neĉeestintoj.
pistike65
pistike65 diras:
2010-06-05 08:12
http://julesvernenews.blogs[…]it-il-y-100-ans-amiens.html

Cetere,
"Esplorvojagxo - kiu gxin tradukis?", pri radikala shtelo:
http://www.eventoj.hu/arkivo/eve-198.htm


amike
Istvan Ertl