TONIOMIC.info
Hejmpaĝo > Utopies qui se réalisent > Espéranto > Tone : Esperanto estas nova kanto (eo)

Tone : Esperanto estas nova kanto (eo)

sabato 27a marto 2010, de Antoine MICHELOT

kun akzentpunktoj, 2 personoj


Mil naŭcent kvin. Francio. La revo de la knabo el Bjalistoko fariĝis realo. Nun, ĉiuj personoj de la mondo povas saluti unu la alian. Jen Esperanto. Vivanta lingvo ! Veke vibru, veke vibru, Veke vibru verda voko ! Mil okcent kvindek naŭ Alvenis homo al la mondo kvazaŭ Li estus sendita por tasko misiista Altkvalita. Sur la tero infinita Dekkvina de decembro estis la dato Bjalistoko, pola urbeto, la kandidato Por ricevi la stafeton. La lingvan profeton Kiu ŝanĝus la mondon sen uzi bajoneton Lazaro Ludoviko Zamenhof Estis la nomo de la homo kiu kreis idiomon por forigi lingvan fantomon. Esperanto, estas nova kanto Mia kaj via. La Lingvo Internacia. Komenciĝis, do, la revolucio Kiu alportus nur bonon al civilizacio Esperanto ĉiuloken senhalte iras Simpatianton tra la mondo ĝi akiras Nekredebla akcepto. Ĉu eble mistika ? Ne nur. Sed ankaŭ efika, praktika, komunika Ĉar la parolo flekseble kaj gracie fluas Tute libere, ĝi evoluas vere. Esperanto estas uzata proze aŭ poezie En ĉiuj rilatoj kaj alie. Interprete, interrete ankaŭ ĝi utilas Ĝi facilas, ni babilas. Kaj ĝia povo, kompreneble, ja furoras Pro tio Esperanto multe valoras Do !...Dehaku. Do !... Dehaku. Do !... Dehaku se vi povas baobabon. Dehaku se vi povas la revon de l knabo El Bjalisktoko. Kruda epoko. Plena je moko. La provoko, sufoko. Humila bloko. Patra ŝoko. Monda reciproko. Forta voko, en ĉiu loko. Jes !!! Esperanto, estas nova kanto Mia kaj via. La Lingvo Internacia. Tiu parto estis verkita de la litova pastro, Aleksandras Dambrauskas Dombrovski (1860-1938) : Eksonu nova kanto Pri la lingvo Esperanto, Pri ligil internacia, Revo nia, amo nia ! Kreitaj la plej mirinda Vere estas ĝi laŭdinda De verkistoj, de poetoj, En poemoj kaj odetoj, Pli ol tondro de bataloj, Pli ol dolĉaj najtingaloj, Pli ol belaj aktorinoj, Pli ol fajfoj de maŝinoj, Pli ol oro la plej brila, Pli ol gloro senutila, Pli ol ĉiu, pli ol ĉio, Krom la amo kaj la Dio. Dum venonta la centjaro, Sciu esperantistaro, En Eŭropo, Ameriko, En Azio kaj Afriko, Kie ajn vi veturados Esperanton vi trovados, Sur la strato, en vagono, En hotelo, en salono Kaj eĉ en privata domo Ĝin parolos ĉiu homo : Laboristo, profesoro, Kaj juĝisto, kaj doktoro, Kaj hebreo, kaj kristano, Kaj litovo kaj japano, - Kaj pereos la plendato : Mi vin ne komprenas, frato. Por ke venu tiu horo - Kune fratoj, al laboro ! Jen per kanto, jen per vorto, Jen agante ĝis la morto, Servu ni al la afero, La plej bela sur la tero, Gardu ĝin de la forgeso Per parolo en la preso ; Iru kiel apostoloj Ĝin prediki por popoloj, Kaj eksonu nia voko Sur la ter en ĉiu loko, En vilaĝoj, en urbetoj, En lernejoj, en gazetoj, Kaj servantajn al la vero Nin fortigu la Espero. Esperanto, estas nova kanto Mia kaj via. La Lingvo Internacia.

http://www.myspace.com/toneritme

Respondi al tiu artikolo

SPIP | skeleto | | Mapo de la retejo | Gvati vivon de la retejo RSS 2.0