Hacked By Awad Sahar
Hejmpaĝo > Hacked By Awad Sahar > Curiosités scientifiques > Kiu estas Jean-Pierre Petit ? De Christian Pinard

Kiu estas Jean-Pierre Petit ? De Christian Pinard

mardo 2a januaro 2007

Antau kelkaj tagoj, aperis mesagho en dissendolistoj por varbi tradukistojn por traduki la verkojn de Jean-Pierre Petit. La mesagho ne diris vere kiu estis tiu Petit, prezentita nur kiel sciencisto.

Post serchado de informoj, aperas, ke tiu ulo, ekssciencisto, estas kvazau frenezuleto, kiu verkis librojn kie li diras ke li ricevis mesaghojn de eksterteranoj, ke la eksterteranoj estas inter ni, ke la usonanoj posedas sekretajn armilojn kiujn ili eksplodigas sur la planedo Jupitero, ktp ... Plej grave kaj ege atentige, estas tekstoj sur la reto kiuj asertas, ke li kontaktis kun la sekto Rael. En forumoj, mi ech legis mesaghojn kiuj taksis lian asocion "La Gesto" de "sekto".

Kiam mi avertis la membrojn de la listoj pri tiuj gravaj faktoj, iuj respondis al mi ke oni rajtas fari kion oni volas per esperanto, au ke tiuj, kiuj tion faros ne estas esperantistoj sed esperantoparoltantoj (!).

Evidente, mi tute konsentas pri tio, kaj se tiuj, kiuj iniciis la projekton kun Petit deziras traduki "ne oficialajn pensadojn", ili povas traduki ech la verkojn de la franca Faurrisson, tio ne ghenus min : chiu rajtas agi kiel li volas, kadre de la legho kaj de la moralaj moroj (atentu tamen kun Faurrisson, li jam estis kondamnita).

Sed ili ne faru tion KASHE ! Char tie estas la problemo : neniu diris al la varbotoj kiu estis tiu sciencistacho, neniu diris al ili kun kiu ili estis laborontaj. Tial mi taksas la projekton de mensonga kaj de fia. Oni estus proponinta traduki tiujn stultajhojn al la bretona au la kataluna lingvo, mi estus aganta same. Mi ne akceptas, ke iuj venu kashe en niaj listoj por varbi membrojn por tiaj stultaj kaj dangheraj ideoj.

Plie, la estroj de la franca dissendolisto "ufe-membroj" haltigis la debaton, proponante ke ghi okazu en alia listo. Ne, la debato devas okazi kie aperis la mensongan mesaghon por varbi. Malgrau mia peto por tio, miaj mesaghoj kaj tiuj, ne miaj, kiuj montris la veran vizaghon de Petit ne aperis.

Tial mi nun timas : chu la estraro de Esperanto-France respektas la liberecon de siaj membroj ? Jam delonge la mesaghoj estas kriblitaj, nun ili estas cenzuritaj. Kaj pri afero, kiu ne koncernas kiel ofte la nova alfabeto de nia lingvo, sed pri grava problemo kiu kondukos membrojn de la asocio sur danghera kampo. La respondeco de la estraro estas tie klare engaghita.

Mi nun atendas oficialan agadon de la estraro de UFE por chesigi tiun varbadon en niaj listoj kaj publikigi klarajn informojn. Akcesore mi dezirus, ke kiam okazas debato, neniu povu chesigi lin ordoneme.

Fine chiu devus sin demandi : chu kiam temas pri la sukceso de Esperanto oni rajtas fari ion ajn kun iu ajn ?

Christian Pinard

PS : por kiu volas kontroli kiu estas tiu JP Petit, jen ligoj : La artikolo pri tiu ulo legebla en la angla che Vikipedio montras la respekton de la sciencistoj por li :(http://en.wikipedia.org/wiki/Jean-P...) La legado en la franca Vikipedio bone montras la homon : http://fr.wikipedia.org/wiki/Ummite http://fr.wikipedia.org/wiki/Jean-P... estas centoj da artikoloj de li au pri li che "google", kies legado montros klare kiu estas tiu ulo.

Respondi al tiu artikolo

SPIP | skeleto | | Mapo de la retejo | Gvati vivon de la retejo RSS 2.0