Hacked By Awad Sahar
Hejmpaĝo > Hacked By Awad Sahar > Espéranto > Claude PIRON (26-an de februaro 1931 - 22-an de januaro 2008)

Claude PIRON (26-an de februaro 1931 - 22-an de januaro 2008)

sabato 2a februaro 2008, de Antoine MICHELOT

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

Claude PIRON [Klod PiROn] estis svisa esperantisto, naskiĝinta en 1931 en Namur (Belgio) kaj forpasinta la 22-an de januaro 2008 en Svisio[1]. Li estis lingvisto kaj psikologo, kaj de 1956 ĝis 1961 estis tradukisto por Unuiĝintaj Nacioj (el la ĉina, el la angla, el la rusa, kaj el la hispana al la franca). Estis membro de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA kaj membro de Esperantlingva Verkista Asocio.

Post sia laboro ĉe UN, li laboris por Monda Organizaĵo pri Sano tra la mondo, kaj verkis multajn Esperantajn verkojn. Li ankaŭ uzis Esperanton en multaj landoj, inkluzive de Japanio, Ĉinio, Uzbekio, Kazaĥlando, kaj kelkaj lokoj en Afriko kaj Latina Ameriko, kaj preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj. Li instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko.

Li estis psikoterapiisto kaj instruis en la psikologia fako de Ĝeneva Universitato (Svislando), de 1973 ĝis 1994. Lia franclingva libro Le Défi des langues - Du Gâchis au bon sens (La Lingva Defio - El ĥaoso al sana prudento) (Parizo : L’Harmattan, 1994) estas speco de psikanalizo de internacia komunikado. Portugala versio, O desafio das linguas, aperis en 2002 (Campinas, SP, Brazilo : Pontes).

Lia verkaro inkluzivas lernolibrojn, facilaĵojn, romanojn, novelojn, poezion, faktolibrojn, kaj artikolojn. Liaj plej famaj verkoj estas Gerda Malaperis kaj La Bona Lingvo. Li ankaŭ verkis romanojn sub pseŭdonimo Johán Valano.

Gerda Malaperis estas romaneto, lernolibro kiu uzas bazan gramatikon kaj estas aranĝita tiamaniere, ke ĉiu ĉapitro kompreneblas pli facile ol la antaŭa ; ĝi laŭgrade kondukas al sperta esperanto ; fine, vortlistoj ekzistas por kelkaj lingvoj, do komencantoj facile sekvas la lecionojn. Ĝi jam iĝis bazo de unu el la senpagaj retpoŝtaj kursoj.

En La Bona Lingvo, Piron kaptas la bazajn lingvistikajn kaj sociajn aspektojn de Esperanto. Li tezas, ke Esperanto pli facilas ĉar ĝi respegulas bazajn mensajn principojn rilate al lingva lernado, interalie kaj plej grave, la ĝeneraligo de gramatikaj formoj kaj reguloj. Li argumentas kontraŭ enporto de novaj radikoj, montrante la esprimpovon de baza vortprovizo kaj imagema kunmetado.

Piron tradukis kantojn el pluraj lingvoj kaj fojfoje mem prezentis ilin, akompanante sin per gitaro. En 1982 ĉe LF-koop, aperis lia son-kasedo "Frandu Piron".

Vikipedio (eo)


Memore al Claude PIRON (eo)

Respondi al tiu artikolo

SPIP | skeleto | | Mapo de la retejo | Gvati vivon de la retejo RSS 2.0